Kate
Kategorioj: Development | Utilities Aliaj platformoj: macOS | VindozoKate estas rapida multdokumenta, plurvida tekstredaktilo por programistoj de KDE. Ĝi havas aferojn kiel subteno por LSP (Lingva Servila Protokolo), projektoj, multoblaj kursoroj kaj elektoj, git-integriĝo, dosieruj-ampleksa serĉo, horizontalaj kaj vertikalaj dividoj, vi-reĝimo, sintaksa reliefigo por 300+ lingvoj, enkonstruita terminalo, dinamika vortvolvado kaj multe pli. Ĝi disponeblas en Linukso, BSD, Vindozo kaj MacOS.
Trajtoj:
- MDI, fenestra disigo, fenestra klapeto
- Literuma kontrolo
- Subteno de nova linio CR, CRLF, LF
- Kodiga subteno (utf-8, utf-16, ascii ktp.)
- Konvertiĝo de kodado
- Trovi & Anstataŭigi bazita sur regula esprimo
- sintaksa reliefigo por 300+ lingvoj
- Faldado de kodo kaj teksto
- Multoblaj kursoroj kal multoblaj elektoj
- Blokelekta reĝimo
- Aŭtomata deŝovado
- Subteno por aŭtomata kompletigo
- Ŝelo-integriĝo
- Vasta protokola subteno (http, ftp, ssh, webdav ktp.)
- Etendebla pere de kromprogramoj
- Integrita terminalo
- Skriptebla uzante JavaScript
- Vi-reĝimo
- Subteno por Intellisense uzante LSP (Language Server Protocol)
- Subteno por DAP (Debug Adapter Protocol)
- Vertikalaj langetoj/dokumentlisto
- Malpeza projektsubteno. Kate kapablas malfermi dosierujojn kiel projektoj
- Kodformatado uzante indiĝenajn formatilojn kiel clang-format, prettier ktp
- Enkonstruita dosiersistem-foliumilo
- Subteno por CTags
- Tutprojekta kaj tutdosieruja serĉo
- Git-integriĝo
Eldonoj RSS
Etendaĵoj
KUIViewer KPart
Qt-Designer UI-dosiervidilo en programoj uzantaj KParts
Markdown-Vida KPart
Bildigita elmontro de Markdown-dosieroj en programoj kiuj uzas KParts
SVG-Rigardila KPart
Bildigo de SVG-dosieroj en programoj uzantaj KParts
Dumnoktaj instaliloj
Kate dumnoktaj instaliloj ankaŭ estas disponeblaj por elŝuti de la KDE CDN. Ĉi tiuj versioj estas celitaj por testa celo. Engaĝiĝu kaj helpu nin plibonigi ilin!
Malstabila versio.
Generita de la plej nova versio de la evolubranĉo.