Skip to content

KBounce

Kategorioj:   Ludoj
Ludante KBounce
KBounce estas unu-ludanta arkadludo kun la elementoj de enigmo. Ĝi estas ludata sur kampo, ĉirkaŭita de muro, kun du aŭ pli da pilkoj kiuj moviĝas sur la kampo resaltante de muroj. La ludanto povas konstrui novajn murojn, malpliigante la grandecon de aktiva kampo. La celo de la ludo estas plenigi almenaŭ 75% de la kampo kaj avanci al la sekva nivelo.
Install on
Linux
This button only works with Discover and other AppStream application stores. You can also use your distribution's package manager.
Get it from the Snap Store

Kiel ludi

Objektivo: Plenigu almenaŭ 75% de la kampo kaj avancu al la sekva nivelo.

Al la ludanto estas prezentita rektangula kahela kampo ĉirkaŭita de muro. Du aŭ pli da pilkoj moviĝas sur la kampo kaj resaltas de la muroj. La celo de la ludo estas limigi la grandecon de ĉambro en kiu la pilkoj estas.

La grandeco de la aktiva areo de la kampo malpliiĝas farante novajn murojn, kiuj enfermas areojn sen pilkoj en ili. Por kompletigi nivelon, la ludanto devas malpliigi la grandecon de la aktiva kampo je almenaŭ 75% ene de la tempo permesita.

Novaj muroj estas konstruitaj klakante la maldekstran musbutonon en aktiva areo de la kampo, ĉe kiu punkto du muroj komencos kreski en kontraŭaj direktoj de la kvadrato en kiu la muso estis klakita. Nur unu muro en ĉiu direkto povas esti kreskanta sur la ekrano en ajna momento.

Kiam la muso estas sur la kampo, la kursoro montriĝas kiel paro da sagoj indikante kontraŭdirektojn, ĉu horizontale ĉu vertikale. La sagoj montras en la direkto, kiam la muroj kreskos kiam la maldekstra musbutono estas klakita. Ĉi tiu direkto povas esti ŝanĝita klakante la dekstra musbutono.

Nova muro havas "kapon" kiu malproksimiĝas de la punkto kie la muso estis klakita. Muro ne estas konstanta ĝis ĉi tiu "kapo" renkontas alian muron. Se pilko kolizias kun iu parto de la muro krom la kapo, antaŭ ol la kapo trafis alian muron, la nova muro tute malaperos kaj unu vivo estos perdita. Se pilko kolizias kun la kapo en la direkto de la kresko de la muro, la muro ĉesos kreski tie, kaj fariĝos permanenta, sen perdo de vivo. Se pilko kolizias kun la kapo de iu alia flanko, la pilko resaltos kaj la muro daŭre kreskos normale.

Eldonoj RSS

24.02.2 2024-04-11
24.02.1 2024-03-21
24.02.0 2024-02-28
23.08.5 2024-02-15