KEXI
Kategorioj: OficejoKEXI estas vida konstruanto de datumbazaj aplikaĵoj. Ĝi povas esti uzata por desegni datumbazajn aplikojn, enmeti kaj redakti datumojn, fari informpetojn kaj prilabori datumojn. Formoj povas esti kreitaj por provizi kutiman interfacon al viaj datumoj. Ĉiuj datumbazaj objektoj - tabeloj, aldemandoj, formoj, raportoj, ktp. - estas konservitaj en la datumbazo, faciligante kunhavigi datumojn kaj dezajnon.
Trajtoj:
- Plenaj vidaj dezajnistoj por tabeloj, informpetoj, formoj kaj raportoj
- Lanĉo de informpetoj, subteno por parametrigitaj informpetoj
- Rekta subteno por datumbazoj SQLite, MySQL kaj PostgreSQL
- La nura plurplatforma vida ilo, kiu povas facile importi datumojn de MS Access-datumbazoj
- Subteno por informpeta dezajno en dediĉita SQL-vido
- Projekti kaj montri interrilatajn datumojn per kombinujoj (serĉkolumnoj)
- Rekta enigo aŭ importo de datumoj per CSV-formato
- Ŝlosita Uzanta Reĝimo, permesante malŝalti ĉiujn dezajnajn funkciojn
Instali sur
Linukso