Skip to content

KFourInLine

Kategorioj:   Ludoj
Ludante KFourInLine
KFourInLine estas tabulludo por du ludantoj bazita sur la ludo Connect-Four. La ludantoj provas konstrui vicon de kvar pecoj uzante variajn strategiojn.
Install on
Linux
This button only works with Discover and other AppStream application stores. You can also use your distribution's package manager.
Get it from the Snap Store

Kiel ludi

Kiam KFourInLine ŝargas, vi povas elekti la malfacilecon aŭ komenci duludantan ludon. Se vi ŝatas, vi ankaŭ povas elekti vian koloron kaj elekti kiu koloro komencas la ludon.

Ĉiu ludanto estas reprezentita per koloro (ekzemple flava aŭ blanka por ludanto unu kaj ruĝa por ludanto du).

La celo de la ludo estas akiri kvar ligitajn pecojn de via koloro en ajnan vicon, kolumnon aŭ diagonalon.

La ludantoj moviĝas laŭvice. Ĉiun turnon la ludanto povas meti unu el siaj aŭ ŝiaj pecoj en iujn el la sep kolumnoj kie ĉiu peco falos al la plej malsupra ebla libera loko. Noto: Konsideru, ke vi povas nur elekti la kahelojn kiuj havas ajnan el siaj vertikalaj flankoj malfermitaj.

Post kiam la movo de unu ludanto estas farita la dua ludanto povas fari sian enigaĵon. Tio estas ripetita ĝis la ludo finiĝas, kio estas kiam unu el la ludantoj havas kvar pecojn en vico, kolono aŭ diagonalo aŭ ne pli da movoj estas eblaj ĉar la tabulo estas plenigita.

Ludanto kiu unue sukcesas ricevi kvar pecojn en vico, kolono aŭ diagonalo venkas en la ludo. Se neniuj pliaj movoj povas esti faritaj sed neniu ludanto venkis, la ludo finiĝas remizitaj.

Eldonoj RSS

24.02.1 2024-03-21
24.02.0 2024-02-28
23.08.5 2024-02-15
23.08.4 2023-12-07