KGoldrunner
Kategorioj: LudojKGoldrunner estas agoludo, kie la heroo kuras tra labirinto, grimpas ŝtuparojn, fosas truojn kaj evitas malamikojn por kolekti ĉiujn ornugetojn kaj eskapi al la sekva nivelo. Viaj malamikoj ankaŭ serĉas la oron. Pli malbone, ili estas post vi!.
Trajtoj:
- Temebla
- Centoj da niveloj
- Nivel-redaktisto
- Du reĝimoj por la malamikoj: klasika kaj KGoldrunner-reĝimo, en KGoldrunner-reĝimo ili estas pli inteligentaj, en la klasika reĝimo estas pli facile trompi ilin
- Tre tre malfacilaj niveloj
- Klavara aŭ musa stirado
- Konserveblaj ludoj
Kiel ludi
Vi regas heroon, kiu devas kolekti la tutan oron en la nivelo evitante malamikojn provantajn kapti lin.
Ĉiu nivelo havas malsaman labirintan aranĝon. La labirintoj uzas pluretaĝan platformskemon, kun ŝtupetaroj kaj mal-al-manaj stangoj por grimpado. Estas kutime pluraj manieroj vojaĝi tra la labirinto.
Vi povas fosi truojn en la planko kaj provizore kapti malamikojn. La heroo povas sekure piediri sur la supro de malamiko kaptita en truo. Post iom da tempo, la planko regeneriĝas. Se truo pleniĝas antaŭ ol malamiko elgrimpas, li estas konsumita kaj tiam reaperas ĉe alia loko en la labirinto.
La heroo kaj malamikoj povas fali de ajna alteco sen esti vunditaj, sed ne povas salti supren, do estas eble ke la heroo fariĝu kaptita en kavo kaj tiam la ludanto devas mortigi la heroo kaj malamikoj. heroo. La ludo komenciĝas kun kvin vivoj kaj ĉiu nivelo finita gajnas kroman vivon.
Certaj partoj de la planko estas klappordoj tra kiuj la ludanto kaj malamikoj falos kaj aliaj partoj estas ŝtonoj kiuj ne povas esti fositaj. La ludanto finas nivelon kolektante la tutan oron kaj poste vojaĝante al la supro de la ekrano.