Salti al enhavo

KJumpingCube

Kategorioj:   Games Aliaj platformoj:   macOS | Vindozo
Ludante KJumpingCube
KJumpingCube estas simpla taktika ludo pelita de ĵetkuboj. La ludareo konsistas el kvadratoj enhavantaj punktojn. Ludantoj moviĝas alklakante aŭ vakan kvadraton, aŭ sur propra kvadrato.
Instali sur
Linukso
Ĉi tiu butono funkcias nur kun Discover kaj aliaj AppStream-aplikbutikoj. Vi ankaŭ povas uzi la pakaĵadministrilon de via distribuo.
Akiri ĝin de la Snap Store

Kiel ludi

Celo: Konkeri ĉiujn kvadratojn sur la ludtabulo por venki en la rondo.

KJumpingcube ŝargas rekte en la ludreĝimon, do vi povas komenci ludi tuj.

Vi moviĝas alklakante vakan kvadraton aŭ tiun, kiun vi jam posedas. Se vi alklakas vakan kvadraton, vi akiras posedon super ĝi kaj la koloro de kvadrato ŝanĝiĝas al via ludanta koloro. Ĉiufoje kiam vi klakas sur kvadrato, la valoro de la kvadrato pliiĝas je unu. Se la valoro de kvadrato atingas maksimumon (la maksimuma valoro kiun ĉiu kvadrato povas atingi estas ses poentoj), ĝiaj punktoj estas distribuitaj inter la tujaj najbaroj de la kvadrato (la punktoj 'saltas' ĉirkaŭe). Se najbara kvadrato hazarde estas posedata de la alia ludanto, ĝi estas prenita kune kun ĉiuj siaj punktoj kaj ŝanĝas koloron al via ludkoloro.

Ekzemplo: Se kvadrato en la centro atingas kvin poentojn, kvar el ĝiaj punktoj iras al siaj kvar najbaroj lasante la fontkvadraton kun ununura punkto. Eblas kaskado de aŭtomataj movoj okazi se la najbaraj kvadratoj ankaŭ atingas maksimumon pro la distribuo de la punktoj.

Noto: Grandaj partoj de la ludareo povas ŝanĝi manojn tre rapide.

La gajninto estas la ludanto kiu finas posedi ĉiujn kvadratojn sur la tabulo.

Eldonoj RSS

2.1.24121 2025-01-09
2.1.24120 2024-12-12
2.1.24083 2024-11-07
2.1.24082 2024-10-10
2.1.24081 2024-09-12
2.1.24080 2024-08-22
2.1.24052 2024-07-04
2.1.24051 2024-06-13
2.1.24050 2024-05-23
2.1.24022 2024-04-11
2.1.24021 2024-03-21
2.1.24020 2024-02-28
2.1.23085 2024-02-15

Dumnoktaj instaliloj

KJumpingCube dumnoktaj instaliloj ankaŭ estas disponeblaj por elŝuti de la KDE CDN. Ĉi tiuj versioj estas celitaj por testa celo. Engaĝiĝu kaj helpu nin plibonigi ilin!

Malstabila versio.

Generita de la plej nova versio de la evolubranĉo.