Skip to content

Kolor Lines

Kategorioj:   Ludoj
Screenshot of Kolor Lines

Kolor Lines estas simpla sed ege dependiga unuludanta ludo.

La ludanto devas movi la kolorajn pilkojn ĉirkaŭ la ludtabulo, kolektante ilin en la liniojn de la sama koloro je kvin. Post kiam la linio estas kompleta ĝi estas forigita de la tabulo, tial liberigante altvaloran spacon. Samtempe la novaj pilkoj daŭre alvenas triope post ĉiu movo, plenigante la ludotabulon.

Install on
Linux
This button only works with Discover and other AppStream application stores. You can also use your distribution's package manager.
Get it from the Snap Store

Kiel ludi

Celo: Movu la kolorajn pilkojn ĉirkaŭ la ludtabulo, kunvenante ilin en la samkolorajn liniojn je kvin.

Kiam Klines komenciĝas, oni prezentas al vi la ludtabulon dividita en 81 kvadratojn (la ludtabulo estas 9x9 kvadratoj), kaj tuj aperas tri novaj koloraj pilkoj sur la tabulo. Uzu vian muson por movi la pilkojn de ĉelo al ĉelo por grupigi ilin en la liniojn de la sama koloro. Tamen, post ĉiu el viaj movoj komputilo faligas tri pliajn pilkojn sur la tabulon. Por eviti senti supren la tabulon vi devus kolekti la pilkojn en liniojn de 5 aŭ pli da pilkoj. Kiam tia linio estas kompleta, pilkoj estas forigitaj de la kampo kaj via poentaro kreskas.

Noto: La novaj pilkoj ne estos aldonitaj al la kampo post forigo de linio. Anstataŭe vi estos rekompencita per ankoraŭ plia movo antaŭ ol aldoniĝos nova triopo de pilkoj.

La kresko de poentaro dependas nur de la kvanto de la forviŝitaj pilkoj.

Noto: Se vi ludas kun la funkcio 'Montri sekvan' ebligita, la pliiĝo de poentaro estas malpli granda ol se la funkcio 'Montri sekvan' estas malŝaltita.

KLines ne povas esti gajnita, kaj estas ludita kontraŭ la plejpoentaro ekskluzive. La ludo finiĝas post kiam la tuta ludtabulo pleniĝas per pilkoj.

Eldonoj RSS

1.6.24022 2024-04-11
1.6.24021 2024-03-21
1.6.24020 2024-02-28
1.6.23085 2024-02-15