
KMail estas plej altnivela retpoŝta kliento, kiu bone integriĝas kun vaste uzataj retpoŝtaj provizantoj kiel GMail. Ĝi provizas multajn ilojn kaj funkciojn por maksimumigi vian produktivecon kaj faciligas kaj rapide labori kun grandaj retpoŝtaj kontoj. KMail subtenas grandan varion de retpoŝtaj protokoloj - POP3, IMAP, Microsoft Exchange (EWS) kaj pli.
Trajtoj:
- Sekura - KMail havas sekurajn defaŭltajn agordojn por protekti vian privatecon, bonegan ĉifradan subtenon de fino-al-fina kaj detekto de spamado.
- Potenca - Trajtoj inkluzivas eksterrete subtenon, multoblajn sendintecojn, plurlingvan subtenon, potencan filtradon, serĉadon kaj etikedan funkcion, dissendolistadministradon kaj tre flekseblan agordon.
- Integrita - Renkontinvitoj povas esti facile aldonitaj kiel eventoj en KOrganizer, adresaŭtomata kompletigo, avataroj kaj kriptaj preferoj estas ŝargitaj de KAddressBook.
- Normkonforma - Subtenas normajn poŝtajn protokolojn, puŝan retpoŝton, servilflankan filtradon kaj enlinian OpenPGP, PGP/MIME kaj S/MIME.
Install on
Linux
Eldonoj RSS
5.24.4
2023-12-07
5.24.3
2023-11-09
5.24.2
2023-10-12
5.24.1
2023-09-14