Skip to content

KmPlot

Kategorioj:   Edukado
Kvadratika funkcio, ĝia derivaĵo kaj integralo grafikita per KmPlot
KmPlot estas programo por bildigi grafeojn de funkcioj, iliajn integralojn aŭ derivaĵojn. La grafikaĵoj povas esti kolorigitaj kaj la vido estas tre agordebla, estas skalebla kaj povas esti zomita. La programo prezentas potencan matematikan analizilon, malsamajn diagramtipojn (kartezia, parametrika, polusa, implica, diferenciala), kaj disponigas simplajn matematikajn ilojn kiel por trovi maksimumon/minimumon de funkcio. Parametrizitaj funkcioj povas esti bildigitaj ĝustigante la varian parametron per glitilo. Grafikoj povas esti eksportitaj kiel bitmapformataj bildoj (BMP, PNG) kaj povas esti presitaj.
Install on
Linux
This button only works with Discover and other AppStream application stores. You can also use your distribution's package manager.
Get it from the Snap Store

Eldonoj RSS

1.3.23081 2023-09-14
1.3.23080 2023-08-24
1.3.23043 2023-07-06
1.3.23042 2023-06-08