Skip to content

KStars

Kategorioj:   Edukado Aliaj platformoj:   Vindozo
Ĉeffenestro de KStars
"Kio estas interesa" ilo en KStars
Ekos-ilo en KStars
Observejo de KStars

KStars estas libere licencita, malfermkoda, plurplatforma Astronomia Programaro de KDE.

Ĝi provizas precizan grafikan simuladon de la nokta ĉielo, de iu ajn loko sur la Tero, en ajna dato kaj horo. La ekrano inkluzivas ĝis 100 milionojn da steloj, 13,000 profundaĉielaj objektoj, ĉiuj 8 planedoj, la Suno kaj Luno, kaj miloj da kometoj, asteroidoj, supernovaoj kaj satelitoj.

Por studentoj kaj instruistoj, ĝi subtenas alĝustigeblajn simulajn rapidojn por vidi fenomenojn kiuj okazas laŭ longaj temposkaloj, la KStars Astrokalkulilo por antaŭdiri konjunkciojn, kaj multajn komunajn astronomiajn kalkulojn.

Por la amatora astronomo, ĝi disponigas observadplaniston, ĉielkalendaran ilon, kaj FOV-redaktilon por kalkuli vidkampon de ekipaĵo kaj montri ilin. Eltrovu interesajn objektojn en la ilo "Kio okazas Ĉi-vespere", grafiku altecon kontraŭ tempo-grafeojn por iu ajn objekto, presigu altkvalitajn ĉielajn diagramojn kaj akiru multajn informojn kaj rimedojn por helpi vin esplori la universon!

Inkluzivita kun KStars estas Ekos astrofotografia aro, kompleta astrofotografia solvo kiu povas kontroli ĉiujn INDI-aparatojn inkluzive de multaj teleskopoj, CCD-oj, DSLR-oj, fokusiloj, filtriloj kaj multe pli. Ekos subtenas tre precizan spuradon per interreta kaj eksterrete astrometria solvanto, aŭtomata fokuso kaj aŭtogvidkapabloj, kaj kaptado de unuopaj aŭ pluraj bildoj per la potenca enkonstruita sinsekva administranto.

Astronomiaj Katalogoj:

  • Defaŭlta katalogo konsistanta el steloj ĝis magnitudo 8
  • Ekstraj katalogoj konsistantaj el 100 milionoj da steloj ĝis magnitudo 16
  • Elŝuteblaj katalogoj inkluzive de Messier Images, Abell Planetary Nebulae, Sharpless Catalog, Lynds Dark Nebula Catalog
  • Korektoj por precesio, nutado kaj atmosfera refrakto
  • Iloj por retrovo de datumoj de interretaj datumbazoj
Install on
Linux
This button only works with Discover and other AppStream application stores. You can also use your distribution's package manager.
Get it from the Snap Store
Get it from Microsoft

Eldonoj RSS

3.5.7 2022-01-16
3.5.6 2021-11-10
3.5.5 2021-09-14
3.5.4 2021-07-03