Skip to content

Marble

Kategorioj:   Edukado
Terglobo en Marble

Marble estas virtuala globo kaj mondatlaso — via "svisarmea tranĉilo" por mapoj kiun vi povas uzi por lerni pli pri la Tero kaj aliaj planedoj.

Eksploru la najbarejon per la riĉa urb-kaj-strata maparo de Marble. Serĉu adresojn kaj interesejojn. Marble komprenas diversajn serĉmetodojn kaj prezentas iliajn rezultojn en uniigita vido. Facile kalkulu vojon por piedirantoj, biciklantoj kaj ŝoforoj - surreta aŭ eksterreta, kun pluraj survojaj punktoj.

Komencu malkovri la mondon. Vidu la nubojn kaj la sun-ombrojn, sekvu la satelitojn kaj kosmostaciojn kaj vidigu orbitojn, ĉiuj reeltempe. Vojaĵu tra la tempo kaj lernu pri historia vido de nia planedo per mapoj de la pasintaj jarcentoj. Ĉu Tero ne sufiĉas ? Marble ankaŭ proponas mapojn de la luno kaj aliaj planedoj.

Install on
Linux
This button only works with Discover and other AppStream application stores. You can also use your distribution's package manager.

Eldonoj RSS

24.02.2 2024-04-11
24.02.1 2024-03-21
24.02.0 2024-02-28
23.08.5 2024-02-15