Skip to content

Trojitá

Kategorioj:   Interreto | Oficejo
Screenshot of Trojitá
Troe citita teksto estas aŭtomate kolapsita
Ĉifrita kaj subskribita retpoŝto estas subtenata, kun statuso donita en simpla angla

Trojitá estas retpoŝta programo ("kliento") specialigita en doni rapidan kaj efikan aliron al leterkestoj per la protokolo IMAP. IMAP-poŝtservilo konservas mesaĝojn kaj permesas al klientoj alporti mesaĝojn al la loka komputilo kiam oni petas.

Ĝi prioritatas efikecon, rapidecon kaj malfermajn normojn super aliaj celoj. Trojitá ankaŭ celas esti plurplatforma, kaj funkcias bone en ĉio, de grandaj labortablaj komputiloj ĝis malgrandaj poŝtelefonoj. Trojitá estas memstara programo, ne parto de "persona informa administranto" aro.

Kio povus fari Trojitá interesa por vi:

  • Tre rapida kaj fortika IMAP-kerno
  • Normkonformeco estas dezajnocelo
  • Laŭpeta mesaĝlisto kaj ŝargo de korpoparto ("maldiligenta ŝargo")
  • Senkonekta IMAP-subteno
  • Subteno por bendolarĝ-ŝpara reĝimo celita al moveblaj uzantoj kun multekosta konekto
  • IMAP super SSH -- anstataŭ transiri SSL-ingon, la servilo povus esti alirebla per SSH
  • Sekura kaj fortika traktado kun HTML-poŝto
Install on
Linux
This button only works with Discover and other AppStream application stores. You can also use your distribution's package manager.

Eldonoj RSS

0.7 2016-06-15
0.6 2016-01-21
0.5 2015-02-22
0.4.1 2014-03-20
0.4 2014-03-04
0.3.96 2013-09-30
0.3.93 2013-05-06
0.3.92 2013-02-27
0.3.91 2013-01-09
0.3.90 2012-12-06
0.3 2012-03-30
0.2.9.4 2011-06-20
0.2.9.3 2011-02-18
0.2.9 2011-01-11
0.2 2010-08-02